đŸ–„ 🐀RB_Hameln: đŸŽ¶15-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago! - ĉi-foje en la kadro de la 2-a Reta Novjaro
20:00 - 22:00
EĆ­ropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - kunlabore kun Betti kaj Klaas de la 2-a Reta Novjaro kaj kun la Verda Stacio

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
15.12.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     15-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej Ɲatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaƭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoƝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaƭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aƭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraĆ­ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaƭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aĆ­:
al sep kantoj po 1 poento,
aĆ­ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaƭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aƭ demandu ĝin per retpoƝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 15-a Kantoparado.PNG 551 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 29.12.2021:
1) Pavel: 7:02 Kanto al la luno (el Najado/Rusalka de Antonín Dvoƙák) - Vanda Ơípová (Nacia Teatro Prago) https://www.youtube.com/watch?v=LeHbkgLTZYg
2) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
3) Inge: 4:52 Haleluja – Įomart, NataƝa kaj pliaj muzikistoj (poƝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc
4) Pavel: 2:34 Dormu ho mia princet‘ - Rostislav Chroust https://www.youtube.com/watch?v=o5LEQgYYPvA
5) Heike: 3:33 Mi kredas – JoMo https://www.youtube.com/watch?v=sIm7BOYHZLU
6) Jarka: 1:43 Ho, belulin‘, ĝis – Gianfranco Molle https://www.youtube.com/watch?v=Xb92ElR3ATo
7) Lilia: 4:07 Ridetu – Manƭel kaj Jany https://www.youtube.com/watch?v=E5C7wFf060o
8) Rita: 3:09 Migranta muzikisto - Meri Tiratsuyan https://www.youtube.com/watch?v=02Z_wnuY6Q0
9) Klaas: 2:59 Liza pentras bildojn – Persone https://www.youtube.com/watch?v=4rzLDRnEUNQ

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/m6lsd8mjcogaamxtdcarig kaj
https://pollunit.com/de/polls/m6lsd8mjcogaamxtdcarig/evaluations
Poentoj 15-a Kantoparado.PNG 41,1 kB
Venkintoj post la voĉdonado (53 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 52 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
2-a rango kun 48 poentoj: Haleluja – Įomart, NataƝa kaj pliaj muzikistoj (poƝtelefona projekto)
3-a rango kun 45 poentoj: Liza pentras bildojn – Persone 

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj
Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

4

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Anjo Amika


Karl-Heinz Luz


Julia Noe

kaj pli...

Administranto