🖥 "La Eta Princo": konversacio kun Francisko Lorrain, kunlabore kun Akademio Literatura de Esperanto
13:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Interparolo kun la kunordiganto de traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de esperantlingva eldono de la tutmonde fama verko

Internacia

Kadre de #mondafest2020 UEA anoncis tiun ĉi eventon la 29-an de junio, datreveno de la naskiĝo de Antoine de Saint-Exupéry. La jaro 2020 estas tute aparta jaro, ĉar ĝi markas la 120-an naskiĝdatrevenon de la aŭtoro.

La 31-a de julio aliflanke estas la datreveno de la mistera forpaso de Saint-Exupéry.

Tial UEA kaj Akademio Literatura de Esperanto invitas al la Monda Festivalo de Esperanto la esperantiston Francisko Lorrain, franckanada kunordiganto de la traduka kaj revizia teamo respondeca pri la aperigo de la plej ĝisdata esperantlingva versio de "La Eta Princo".

Pliaj informoj kaj ĝisdatigoj pri la evento aperos baldaŭ.