JES 2021/’22
NULIGITA pro kovimo
okazos en Wittenberg, Germanio

Internacia

La lasta jaro estis vere defia por ni ĉiuj. Post devigita nuligo de la surloka JES fine de 2020, ni tamen sukcese starigis anstataŭan virtualan eventon kaj tre ĝojis pri la vasta kaj vigla partoprenado tie. Kaze ke vi maltrafis ĝin, ni regule alŝutos videojn de okazintaj programeroj, kiel koncertoj, prelegoj kaj aliaj, sur la jutuba kanalo de PEJ.

Post iom da pripensado, ni nun eĉ pli ĝojas povi anonci al vi, ke laŭplane inter la 28a de decembro 2021 kaj la 4a de januaro 2022 okazos la 13a Junulara Esperanto-Semajno en Wittenberg, Germanio. Kompreneble ankaŭ ni scias, ke la pandemio ankoraŭ ne finiĝis, sed ni forte esperas ke fine de tiu ĉi jaro ni povos jam denove renkontiĝi kiel antaŭe, por plej senzorge festi ne nur la finon de la jaro, sed ankaŭ de tre malfacila tempo.

Por jam havi impreson de la ejo kaj ĉirkaŭaĵo, vi povas spekti nian antaŭanoncan filmeton:

Se vi ne volas maltrafi ĝisdatigojn, jam aliĝu al la Telegram-grupo por partoprenemuloj:

Pliaj informoj sekvos sur:
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉