Historio de Ukrainio – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Senkulpigante insideman kaj brutalan atakon de sia armeo kontraŭ Ukrainio ruslanda diktatoro proklamis, ke teritorio de Ukrainio apartenas al rusoj kaj ukrainoj ne estas nacio. Li ripetis nur tion, kion antaŭe proklamadis ruslandaj caroj. Sed kiu estas la vero?
Kiu reĝidino el Kijiva Ruslando edziniĝis en Francion? Kiam tataroj konkeris Kijivon? Kiel ekestis kozakoj? Kiam ukrainoj fariĝis moderna eŭropa nacio? Kiu malpermesis uzadon de ukraina lingvo en Ukrainio? Kial en grenejo de  la mondo milionoj da homoj mortis de malsato? Kiuj estis Ĥmelnickij, Mazepa, Ŝevĉenko, Bandera, Burlak k. a.? Kiu estas sorto de krimeaj tataroj? Nuntempe tuta la mondo fiksas sian rigardon al Ukrainio. Oni bezonas scii ukrainian historion kaj ne kredi al mensogoj.

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.

Historio de Ukrainio-poutač.jpg 97,9 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Historio de Ukrainio – Oldřich Arnošt Fischer

Senkulpigante insideman kaj brutalan atakon de sia armeo kontraŭ Ukrainio ruslanda diktatoro proklamis, ke teritorio de Ukrainio apartenas al rusoj kaj ukrainoj ne estas nacio. Li ripetis nur tion, kion antaŭe proklamadis ruslandaj caroj. Sed kiu estas la vero? Kiu reĝidino el Kijiva Ruslando edziniĝis en Francion? Kiam tataroj konkeris Kijivon? Kiel ekestis kozakoj? Kiam ukrainoj fariĝi

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉