Priskribo de la prezentaĵo: Turismo plenumas vicon da sociaj funkcioj. Dank’ al kontaktoj kun aliaj homoj kreskas komprenemo kaj toleremo rilate al aliaj kulturoj. Kontakto signifas ankaŭ reciprokan peradon de difinitaj valoroj. Por multaj E-parolantoj gravis/as profundigado kaj perado de la firma konvinko, ke komuna lingvo povas esti instrumendo de monda paco. Laŭ tiu vidpunkto eblas agnoski, ke turismo, t.e. rektaj kontaktoj inter la unuaj lingvoadeptoj - kiuj alkondukis antaŭ 120 jaroj al la unua kongreso en Bulonjo ĉe Maro – estis kaj restas spaco por la E-movado kaj komunumo. Turismo ekde la komenco fariĝis ankaŭ unu el gravaj agadkampoj de la E-movado.
Pri la Prezentanto: Barbara Pietrzak - ĵurnalisto, radioredaktoro kaj estro de la E-Redakcio de Pola Radio, nun de la Pola retRadio en Esperanto. Eksa Ĝenerala Sekretario de UEA, eksa UEA-estrarano. Aktivulino de la Pola E-Junularo, iama redaktoro de "Pola Esperantisto".
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj