Karboekspluanta Distrikto Rosice-Oslavany – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Permia-karbonia sulko de Boskovice enhavis trovaĵojn de ŝtonkarbo, grafito kaj aliaj utilaj minaĵoj kaj mineraloj. Karboekspluanta distrikto Rosice-Oslavany (80 × 5 km) pli ol 230 jaroj signife influis vivon en regiono, donis laboron al multe da homoj kaj kontribuis al evoluo de industria urbo Brno. Jam mezepokaj regantoj ministojn subtenis. Tie oni minis kupron, feron, grafiton, alunan ardezon, sabloŝtonon, magneziton, sepioliton, eksperimente galeniton kaj eĉ arĝenton. Ŝtonkarba minejo Jindřich II en Zbýšov (1 428 m) estis la plej profunda minejo de eksa Ĉeĥoslovakio kaj tuta Eŭropo. Laboro de ministoj estis pena, en minejoj okazis akcidentoj, ministoj multfoje strikis. Minado de ŝtonkarbo finis la 18-an de februaro 1992. Moravia poeto kaj verkisto Mirek Elpl (propranome Eduard Elpl, 1905 – 1960) el Brno-Líšeň estis mineja inĝeniero, kiu bone sciis vivon en la regiono kaj laboron en minejoj.
Rakonton pri vivkondiĉoj de ministoj akompanas rememoroj de homoj el ministaj familioj, kiuj en la regiono vivis dum erao de minado de ŝtonkarbo.

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.
10995641_663460580420167_4276019851222106801_o.jpg 192 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)













Registritaj prezentoj

Karboekspluanta Distrikto Rosice-Oslavany – Oldřich Arnošt Fischer

Permia-karbonia sulko de Boskovice enhavis trovaĵojn de ŝtonkarbo, grafito kaj aliaj utilaj minaĵoj kaj mineraloj. Karboekspluanta distrikto Rosice-Oslavany (80 × 5 km) pli ol 230 jaroj signife influis vivon en regiono, donis laboron al multe da homoj kaj kontribuis al evoluo de industria urbo Brno. Jam mezepokaj regantoj ministojn subtenis. Tie oni minis kupron, feron, grafiton, alunan ardezon...

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉