🖥 CHESTE / ĈESTE: Ĉeesta kaj hibrida kurso pri Esperanto (niveloj A1-A2-B1)
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Esperanto-kurso okazanta ĉiu-marde por lokaj gelernantoj

Kurso

Ĉiu-marde ni okazigas lecionon dum 3 horoj, al lokaj gelernantoj de la urbo ĈESTE, tre proksima (pli-malpli 30 kmj) de la urbego Valencia, en la orienta marbordo de Hispanio

La kurseto okazas per ĉeesta partopreno ĉe la Lernejo por PlenKreskuloj de Ĉeste, kvankam kelkaj valenciaj instruistoj helpas nin per siaj Zoom kontoj. Ĝi temas pri demandoj, respondoj, legado, skribado, tradukado, ... de tekstaĵoj redaktitaj de niaj instruistoj en nia mirinda lingvo. Ĉi-semajne, ekzemple, ĉiu partoprenanto devos unue legi kaj traduki, kaj poste starigi demandojn pri tiu legado al alia partoprenanto, kiu sia-vice devos respondi per la plej taŭga respondo.

La gelernantaro konsistas kutime el 7 - 10 homoj, kvankam kelk-foje ĉeestas pli ol 10 gelernantoj.
Du profesoroj instruas: Rosa, vera animo de la kurseto kaj Elías, kutima kunlaboranto. Kelk-foje, aliaj valenciaj aŭ internaciaj instruistoj estas invitataj partopreni: Luis, Dennis, Raúl, Raia, ..., kiuj konektiĝas, ekde la 18:30 horo, per la oficiala Zoom ligilo de la kurso, kiun oni liveras nur al la novaj instruistoj kiuj interesiĝus instrui dum tiu leciono. Pro tio, nia kurseto estas kaj ĈEESTA kaj HIBRIDA

image.png 3,68 MB

jen kelkaj lernantoj: José Luis, María Luisa, Pepe, Ricardo, Susana, María Ángeles, Ade, Angelita kaj Salvador

image.png 3,27 MB


image.png 3,55 MB


libro esperanto.png 360 kB


image.png 518 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

rosazafe(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureElias Hernández Capdevila