🖥 🐀RB_Hameln: 🎶8-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
26.05.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     8-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Iom preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

8-a Kantoparado Rezulto.PNG 311 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 26.05.2021:
1) Julia: 3:54 Ni estas fortaj – Jonny M. https://www.youtube.com/watch?v=exa0XMIpSB4
2) Santiago: 3:33 Reklamo al silento – Team‘ https://www.youtube.com/watch?v=-ivJSLyFdrM
3) Dieter: 4:55 La vojo – Amira Chun https://www.youtube.com/watch?v=Ve1xH0ZFa1Y
4) Inge: 3:24 Imagu - Ĵomart & Nataŝa kaj aliaj Esperanto-muzikistoj (John Lennon) https://www.youtube.com/watch?v=VjsV21Prar4
5) Adjévi: 5:02 Artfajraĵ‘ – Cristina Casella (Katy Perry) https://www.youtube.com/watch?v=eKJclYAP2OI
6) Manŭel: 4:23 La sono de silento – Manŭel Rovere (Simon & Garfunkel) https://www.youtube.com/watch?v=czIM1_CTqPQ
7) Gregor: 1:30 Pantoflovojaĝanto – Gregor Markičhttps://www.youtube.com/watch?v=bzqlj5TNtvc
8) Fejfi: 3:57 Joĉjo mia talenta fil‘ – Israela Becker https://www.youtube.com/watch?v=AZtbsFXS7go
9) Anŭar: 3:38 Berlino sen vi – Inicialoj dc https://www.youtube.com/watch?v=530Y4a6jomI
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/xq12cwidxjpsp6319n2jmw
Poentoj 8-a Kantoparado.PNG 35,3 kB
Venkintoj post la voĉdonado (33 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 37 poentoj: Berlino sen vi- Inicialoj dc
ankaŭ 1-a rango kun 37 poentoj: Imagu - Ĵomart & Nataŝa kaj aliaj Esperantisto-muzikistoj
3-a rango kun 35 poentoj: Reklamo al silento - Team'

Landoj 8-a Kantoparado.PNG 47,1 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj