🖥 De Londono al la mondo: Reta Esperanto-instruado en nova epoko (Anthony Bodineau)
12:00 - 13:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de la 12-a Irana Esperanto-Kongreso

Kunveno/Evento

Priskribo de la prezentaĵo: Kiam la pandemio ĉesigis niajn ĉeestajn kursojn en Londono, ni subite alfrontis novan realon — sed ankaŭ novajn ŝancojn. Ni translokiĝis al Zoom kaj baldaŭ komencis ricevi petojn ne nur el Britujo, sed el la tuta mondo. Hodiaŭ, pli ol 100 lernantoj el diversaj landoj, inkluzive de Irano, partoprenas niajn retajn kursojn. En tiu prelego mi prezentos la evoluon de tiu projekto, ĝiajn sukcesojn, defiojn kaj spertojn.
     
Pri la Prezentanto: Mi devenas el Francujo kaj loĝas en Londono de pli ol 25 jaroj. Profesie mi estas programisto. Mi esperantistiĝis en 2017 kaj ekde tiam aktivas en la loka movado. Nun mi respondecas pri la organizado de la retaj kursoj de la Londona Esperanto-Klubo.

La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an  de aprilo 2025 
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.

Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12

Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir/eo/irek-12
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIrana Esperanto-Asocio