Por tiuj kiuj eventuale ŝatus prezenti artikolon pri la Kuriero en posta sesio.
Kurso
La celo de ĉi tiu kurso, kadre de ILEI, estas uzi la revuon UNESKO-Kuriero kiel bazan studo-materialon, por lerni pri nia mondo tra la lenso de UNESKO kaj la filtro de Esperanto. Dum la lecionoj unu, du, aŭ pluraj Esperantistoj prezentos la enhavon de unu, du, aŭ pluraj artikoloj, elektitaj de ili en la semajnoj antaŭ la sekva sesio Ne estas kurso pri gramatiko. Ne estas kurso pri tradukado. Estas kurso pri ideoj kiuj rilatas la uneskan parton de nia mondo tra la okuloj de Esperantistoj.
La lerno-horo disvolviĝas jene: Unue, unu persono parolos pri unu artikolo legita kaj analizita de ŝi aŭ li. Tio povas daŭre kvin, ses minutojn. Poste, aliaj ĉeestantoj de la kurso starigos demandojn kaj faros komentojn pri la prezentado. Tio povas daŭri kvin minutojn. Post tio, la kursgvidanto invitos komentojn pri pli vastaj, tamen rilataj, aferoj, kio povas doni kvin aldonajn minutoj. Post la kompleta priparolado pri la unua artikolo, temo, la ciklo ripetiĝas kun la dua, la sekva artikolo.
Komenco-tago: dimanĉon, la 19an de oktobro. Tiu sesio estos por paroli pri la elektita revuo por novembro: la numero januaro-marto 2019 (vidu foton sube), kaj por trovi volontulojn, kiuj efektive prezentos artikolojn de UNESKO en la sekva monato: novembro. Ĉu vi volas prezenti en novembro?
Kurso-horo16:00 UTC (Parizo 18:00, Novjorko 12:00, San Francisko 09:00, Sao Paolo 13:00, Tehrano 19:30, Novdelhio 21:30). La Kuriero-Kurso okazos ĉiumonate. La sesio daŭros maksimume 60 minutojn.
Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:
https://us02web.zoom.us/j/ Kunsid-identigilo: 849 1103 8825 Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj