Tema diskutado kaj Ateliero – 183: Ŝarkoj: de antikvaj predantoj ĝis kulturaj simboloj.
Kunveno/Evento
183-afiŝo_Ateliero-183.jpg119 kB
Ĉu vi sciis, ke ŝarkoj vivis sur la Tero jam antaŭ la dinosaŭroj kaj eĉ antaŭ la plantoj? Ni enprofundiĝos en la mondon de ĉi tiuj mirindaj predantoj, ekscios fascinajn faktojn pri ilia vivo, esploros la rolon de ŝarko kiel simbolo en la kulturo kaj kreos ŝarkon per origamio laŭ modelo de fama origamiisto el Katalunio, Oriol Esteve, sub la gvido de la aŭtoro mem.