Monata kunveno de la grupo Esperanto Karlsruhe
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Babila pikniko

Loka

Ni denove piknikos ekstere. Ĉiu kunportu POR SI MEM manĝaĵon, manĝilaron kaj trinkaĵon, kaj ĉiu kunportu sursidaĵon (ekz. kovrilon aŭ piknikan seĝon). 
Bonvolu atenti, ke NE estas necesejoj surloke (sed iom for en la parko troviĝas restoracio).

Bonvolu ankaŭ atenti, ke dum la tuta renkontiĝo ni observu la rekomendojn kontraŭ disvastigo de koronviruso, ekz. gardado de interpersona distanco, por ke ĉiu sentu sin sekura.

Ni renkontiĝos ANTAŬ la enirejo de Europahalle, Hermann-Veit-Str. 7. Hermann-Veit-Straße gvidas rekte al placo, kie troviĝas la enirejo de Europahalle. Je la 19a horo ni kune eniros la parkon Günther-Klotz-Anlage kaj serĉos taŭgan piknikejon. Se vi malfruiĝas, serĉu sternitan, verdan Esperanto-flagon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj