Priskribo de la prezentaĵo: La Asocio Nova Familio - ANF - estas neprofita organizaĵo en Goma, DR Kongo (kun aldone eŭropa sidejo en Germanio ekde 2025). Ni subtenas kaj sekurigas la vivojn kaj edukadon de orfaj infanoj en regiono, kie jam pli ol 30 jarojn regas militoj. La intercivitaj militoj nun iĝis interŝtataj kaj la situacio draste malboniĝis. I.a. la infanoj ankaŭ lernas Esperanton. Mi rakontos pri la eko de ANF, la nuna situacio kaj la projektoj de ANF.
Pri la Prezentanto: Mi estas Betti Maul, en Esperantujo ankaŭ konata kiel Tomanjo, instruistino de la germana por eksterlandanoj, ano de Esperanto-familio (Mi kreskis en la naskejo de MONATO), kunorganizas la Novjaran Renkontiĝon de EsperantoLand en Germanio kaj dum la pandemio la Retan Novjaron. Ekde pluraj jaroj mi aktivas en ANF.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj