Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Permakulturo : kion ĝi celas ? kiel ĝi funkcias ? ĉu estas utopio, aŭ tuja bezono ?

Loka

20 Majo 2022 : Permakulturo.
Kio estas "permanenta" aŭ "daŭri-pova" ter-kulturo ?
Kiel kultivi legomojn kaj fruktojn por ke ili daŭre kresku sen eluzi sian grundon, nature, senpolucie, "biologie" ?
Permakulturo estas moderna nomo de "ter-ekonomio" kaj "agro-ekologio" kaj "agroforstumado", por "memsufiĉa ekosistemo".
Ties ĉefajn principojn jam de jarcentoj konis kulturistoj, sed ilin la eks-moderna "produktivisma sistemo" forgesigis.
Ĉu la hodiaŭa permakulturo similas kiel la pens-maniero de 1970-aj "aŭtonomistoj" kaj anoj pro memfarado kiuj siamaniere "retroiris al la kampoj" ?
Ĉu permakulturo estas utopio, aŭ tuja bezono ?
...

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto