Renkonto je 8:15 h en la stacidomo Hamburg-Altona ĉe la kajo por la trajno al Husum kaj Westerland. Forveturo per trajno RE 60 je 8:30 h. Alveno en Husum je 10:00 h. Renkonto kun lokaj esperantistoj. Rondirado en Husum: haveno, centra placo kun merkato kaj preĝejo. Tagmanĝo en restoracio, eventuale surŝipe. Vizito de la kastelo aŭ de muzeoj laŭplaĉe: Schifffahrtsmuseum Nordfriesland aŭ Nordseemuseum/Nissenhaus (decido surloke). Friedrichstadt: Posttagmeze de Husum per trajno je 14:31 h al la pitoreska urbeto Friedrichstadt. Rondirado kaj kafumado. Eventuale rondveturado per ŝipo (nur tiuj kiuj volas, decido surloke, ne inkluzive). Reveturo trajne je 18:39 h, alveno en Hamburg-Altona 20:21 h.
Aliĝu ĝis la 21-a de majo 2023 ĉe Esperanto Hamburg e.V.. Indiku, ĉu ni rezervu por vi lokon en restoracio. Kostoj por membroj de Esperanto Hamburg e.V.: 10 € (5 € reduktita). Tiu inkluzivas: Muzeo-/kastelo-vizito, kafo/teo kaj kuko, trajnveturado. La manĝon en la restoracio vi pagu mem. Gastoj bonvenaj je propraj kostoj.