Ekspozicio pri Hector Hodler
Tiu ekspozicio montras verkojn, fotojn, librojn, revuojn pri Hodler kaj pri la kreo de UEA.

LokaAnonco

Ekde 2019 komenciĝis kunlaboro inter la Instituto Ferdinand Hodler (Ferdinand estas la patro de Hector) kun Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj UEA, ĉefe per la kontaktoj kaj laboro de Mireille Grosjean, franclingva svisino kunprezidanto de SES. La rezulto de tiu kunlaboro estas libro dulingva pri Hodler. La titolo de la libro estas "Hector Hodler, pacisma sinteno".
La libro aperis en decembro 2020 honore al la jaro 1920, mortojaro de Hector Hodler. De la komenco la portantoj de la projekto planis ekspozicion. Nun ĝi estas preta. La inaŭguro okazis ĵaude la 30-an de septembro.
Tiu ekspozicio montras verkojn, fotojn, librojn, revuojn pari Hodler kaj pri la kreo de UEA.
La publiko povas vidi ne konatajn dokumentojn, kiujn la vidvino de Hector donacis al arthistoriisto Jura Brüschweiler, kiu konsistigis arkivojn nun nomitajn "Instituto Ferdinand Hodler".
La klarigoj en la ekspozicio estas en la franca kaj en Esperanto.
La foto de la knabo Hector apartenas al la Instituto Ferdinand Hodler.
La 23-an de oktobro okazis prelegoj pri Hodler de Marine Englert, la aŭtorino de la libro, kaj de Mireille Grosjean, la tradukistino de la libro.

Dosieroj