Esperanto Studosemajnfino
NULIGITA Pro kovima mizero
Por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj

InternaciaKurso

Se vi ankor​aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.

Lasta novaĵo:
Pro la pademio ni decidis akcepti malpli da homoj ol kutime. Nur 2 personoj en unu dormĉambro. Tio signifas malpli da homoj en la manĝejo kaj en la studgrupoj.
19okt2021: ĉiuj lokoj nun estas okupitaj! Se vi deziras partopreni kaj deziras tamen aliĝi, faru tion. Ni metos vin en la atendoliston. Se vi ne estos akceptata, ni kompreneble repagos al vi la antaŭpagon.


Kiam kaj kie
La sekva studosemajnfino okazos de la 19a de novembro ĝis inkluzive la 22an de novembro 2021.  
Loko: natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11, 7627 PA Bornerbroek (gemeente Almelo).

Por kiu
Se vi ankor​aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon.​

Pli da informoj
La organizantoj estas Arjen-Sjoerd de Vries, Lilian van der Burgt kaj Ineke Emmelkamp.
Ilin atingi oni povas retpoŝte: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl.
Ĉeestos diversaj instruantoj. Por havi impreson pri studosemajnfino  rigardu kelkajn fotojn kaj legu raporton ĉi tie.

Dum la semajnfino ni surtabligas manĝojn nur vegetarajn. Viandaĵoj ja akompanas la panmanĝojn. Se vi volas partopreni kaj bezonos manĝon specialan pro malsano aŭ konvinko, bv. retpoŝte kontakti Lilian.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl/esp/st...
studosemajnfino(ĉe)esperanto-nederland.nl
natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11

Interesiĝintoj

Administranto