Ni renkontiĝas kaj parolas esperante hodiaŭ je la 19:30a horo en la gastejo "Unckel"
Kunveno/Evento
Bonvenon al la monata renkontiĝo de la Esperanto Klubo de Tubingeno!
Ĵaudon, la 6. Novembron je la 19:30a horo en la gastejo Unckel (Wilhelmstraße 17, 72074 Tübingen). Ĉi foje ni de nove renkontiĝas en alia gastejo en la tereno de la universitato. Do: La tubingena gasteja karavano kontinuas! [La klaĉo, ke ni regule devas ŝanĝi gastejojn pro netolerebla konduto, malharmonia kantado ktp. do eble estas ne tute falsa, sed....! Ni estas ĉarmega grupo :) ]
Ni babilos, ludos, drinkos, manĝos, ĝojos kaj ĝuos esperantujon.
Ciuj gastoj, do esperantistoj, komencantoj kaj interesiĝantoj estas bonvenaj!
Bonvolu rigardi ankaŭ nian mastodonkanalon kaj, se vi volas, sekvu nin por pliaj informoj pri Tubingeno kaj esperantujo je Mastodon ! Pliaj informoj pri nia klubo? Jen nia retpaĝo je eventaservo https://eventaservo.org/o/Tubingo