🖥 Esperanto en la Eŭropa Unio
19:00 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ni diskutas pri la UEA/EEU-kampanjo

Internacia

Diskuto pri la kampanjo de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.


Diskutestro: Raphael Das Gupta (Rafaelo)

Multaj esperantistoj partoprenas la "civitanan konsulton" de la EU-Konferenco kaj apogas por-esperantajn proponojn, kiuj - se ni sukcesas konvinki per niaj argumentoj - estos diskutataj kaj eble realigotaj per EU. Ni aparte pripensu, kiel prepari la duan fazon de la kampanjo ("prilaborado" de parlamentanoj, ĵurnalistoj ... rilate al la debato pri proponoj).

Tagordo
La diskuto okazas laŭ la tagordo sub gvidado de la diskutestro:

  • Komentoj rilate la kampanjon ricevitaj dum diskutado en UEA Virtuala Kongreso 2021  
  • Preparo de la dua fazo de la kampanjo
    • Kiu traserĉos datenbankojn (de parlamentoj) por trovi "hokojn"?
    • Kiu kolektos informojn por celita alskribado de parlamentanoj?
    • Kiu verkos modelajn leterojn?
  • Kontaktprovo rilate al EP-anoj okaze de la Esperanto-Tago
  • Eksperimenta propono (grandskala komentado - ĉu rezultas blokado?)
  • Aliaĵoj

Aldonojn al la tagordo bv. enmeti en
https://etherpad.wikimedia.org/p/kampanjo-tagordo-2021-07-29
(publike konsultebla kaj redaktebla teksto)

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/88111780441?pwd=YlNEWVNsOG1yUzlUL0dEWU9nb0tSZz09

Daŭre ĝisdatigitaj informoj pri la UEA/EEU-kampanjo troviĝas en la UEA-vikiopaĝo.

Alkroĉita dosiero:
Proponoj - analiza listo - v1.3 (ĝisdatigita: 2021-07-28)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉