🖥 Reta Novjaro: Kanto-parado kun Heinz
NULIGITA duobligo
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kanto-parado kun Heinz

InternaciaAlia

3-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!

Ĉiu havas la eblecon prezenti unu el siaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.

Reguloj:
- Entute estos prezentitaj 9 kantoj.

- Ĉiu povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .

- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva kantoparado en Hameleno.

- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni.

- Disdonado de poentoj: Ĉiu rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj: la kanto, kiu plej plaĉas al li/ŝi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj por plia kanto li/ŝi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.

- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la kanto de la tago.

- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva kantoparado (post ĉirkaŭ 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj ĝis 6 fojoj.

Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto
Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul