Teo kaj Amo ☆ Tè e amore
15:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Interkultura evento por la civitanoj de Parma interesataj pri ĉina kaj japana kulturoj

Alia

La 8an de februaro 2020 ekde 15:30 en la Ĉina Muzeo de Parma la Esperanto-Grupo Giorgio Canuto prezentas "Teo kaj Amo / Tè e amore", interkulturan eventon por la civitanoj de Parma interesataj pri ĉina kaj japana kulturoj.

Prezentoj de speciale venintaj eksterlandaj profesoroj ofertas riĉan programon por ĉi-posttagmezo, kiu estas parto de la Oficiala Kalendaro de eventoj por Parma 2020. La evento naskiĝis el kunlaboro kun grupo de lokaj asocioj ligitaj al Interreligia Forumo kaj estas financita de la Itala Esperanto-Federacio.

La unua parto de la posttagmezo traktas kulturon kaj animacion. Alessandra Madella priparolas la uzon de Esperanto en Oskar-gajninta animacio de Norman McLaren, inspirita de vivosperto en Ĉinio.  Du Xin de la Universitato de Keio (Japanio) montras kiel ĉinaj kaj japanaj ŝatantoj de japanaj bildstrioj kaj animacioj sukcesas krei novajn manierojn de interkultura komunikado rilatajn al siaj interesoj.

En la dua parto de la programo, profesoroj de la Artkolegio de Kunming enkondukas kelkajn etnajn minoritatojn de la provinco Yunnan en Sudokcidenta Ĉinio, por almenaŭ parte montri ĝian kulturan riĉecon. Tan Zhongqi kaj Yu Mei prezentas la kulturon kaj la dancojn de la minoritato Dai, proksima al la loĝantoj de Tajlando. La mallonga video de Zhang Di kaj Duan Jike priparolas la tradician operon de la Bai-nacio, pli antikvan ol la Pekina Opero. La juna reĝisorino Zheng Nanxi montras al ni du filmojn pri produktado de teo kaj kafo fare de kooperativoj de la minoritatoj Yi, Wa kaj Buyi, kiel formo de loka rezistado kontraŭ la grandaj internaciaj korporacioj.

La evento komenciĝas kaj finiĝas per gustumo de Yunnan-teo kaj ĉinaj rozaj tortoj, spektado de amatoraj filmoj en Esperanto de la konkursoj "Teo kaj amo" kaj "Mia Asocio, Mia Urbo" de Ĉina Radio Internacia, kaj aŭskultado de esperantaj kantoj de la uzbeka kantverkisto Gafur Mirzo.

Profesoro Wolfgang Huemer, docento pri filozofio ĉe la Universitato de Parmo, estas nia bonvena gasto.

Enkondukas kaj moderigas d-ro Luciano Mazzoni Benoni. Honore akceptas la gastojn la Prezidanto de la Esperanto-Grupo Giorgio Canuto, Pastro Gustavo Zanoli.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.it/

Interesiĝintoj

Administranto