Oni diras, ke esperantistoj malmulte legas. Per tiu ĉi diskuto, kiu ripetiĝas dufoje jare, ni volas montri al homoj, ke ekzistas legindaj libroj en Esperanto. Kaj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukoj el naciaj lingvoj. Venu kaj diru al ni, kion vi legis en Esperanto lastfoje. Montru, ke nia literaturo estas iom riĉa kaj indas ĝin legi.