Zamenhofa Tago
14:00 - 17:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de lokaj esperantistoj por festi la Zamenhofan Tagon

Loka

La lokaj esperantistoj renkontiĝos por festi la Zamenhofan Tagon sabate, la 3-an de Decembro, en Clube de Cultura (Strato Ramiro Barcelos, 1853). Proponoj pri prelegoj, artaj prezentoj, ludoj ktp. estas bonvenaj!

Oni bonvolu alporti nek manĝaĵojn nek trinkaĵojn, ĉar la restoracio de Clube de Cultura estos malfermita.

Ĉi-jare ni realigos la feston iom pli frue ol kutime por ke ĝi okazu tuj post la fino de la baza E-kurso (kaj krome pro tio, ke la 17-an de Decembro estos omaĝo al Francisko Valdomiro Lorenz en la urbeto Dom Feliciano).


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gea.esperanto(ĉe)gmail.com
Rua Ramiro Barcelos, 1853

Interesiĝintoj

Administranto