Michael Branebjerg kaj familio invitas esperantistojn viziti sian bienon, Ågård en la proksimeco de Roskilde la 29-an de Majo 2025.
La adreso estas
Slæggerupvej 215, 4000 Roskilde
La renkontiĝo okazu tiun tagon dum 14-17.30. La bieno provizos nin per kafo, teo kaj kuko.
Ni pretas ĉiĉeroni en la ekologia bieno (vidu ankaŭ malnovan eventon,
Permakulturo en Roskilde).
La partoprenkotizo estas 100,- DKK, pagenda al mobilpay +45 60604593.
La limdato por via aliĝo estas la 1-a de Majo. (Atentu, ke via aliĝo nur validas post pago de la kotizo.)
Salutojn de Michael
Ps. Pri kunveturi kun aliaj.
Certe eblos kunveturi kun iuj aliaj, kiuj venos per auto. Ekzemple:
Jacob tel 26206512 de Kopenhago/Valby aŭ
Peter Weide de Næstved