Esperanta Naturamikaro bonvenigas vin al la dua NaturAmika KulturSEmajno en Esperanto (NAKSE), planata ĉe Roses (Costa Brava) komence de oktobro 2023.
NAKSE ree okazos en la sama hotelo, kun spektakloj kaj prelegoj en alia nemoveblaĵo, afable proponita de la loka magistrato. Efektive la gastronomia parto estas interesa kaj sukcesa. Parenteze, la 3a NAKSE povus okazi en oktobro 2024 sur ŝipo, per ekstera aliĝo al la PEN-mondkongreso, post inaŭgura tago en Barcelono.
Informas: naturamik@esperantio.net