🖥 55-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) kaj 2-a Brazila Reta Esperantista Junulara Kongreso (BREJK)
Kongresoj de Brazila Esperanto-Ligo kaj Brazila Esperantista Junulara Organizo

Loka

La 55-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 2-a Brazila Reta Esperantista Junulara Kongreso havas la temon "Brazilo en perspektivo: scenejoj kaj konjunkturoj", cele al realigo de taksoj pri la kresko de la asocioj, de la movado kaj de la esperantista komunumo en Brazilo en la lastaj tempoj.

En la pandemia scenejo kiun ni travivas, la esperantista movado bezonis reinventi sin: la diversaj retaj platformoj ludis kaj plu ludas esencan rolon, ebligante al ni la vivtenadon de nia tradicio de multkultureco kaj defendo de niaj idealoj de universala frateco inter ĉiuj popoloj.

Kiujn malfacilaĵojn ni alfrontas? Kiuj progresoj postulas niajn gratulojn? Kiamaniere ni povas konjekti la estontecon de la brazila esperantista movado? Kiun rolon ĉiu esperantisto kaj ĉiu Esperanta institucio havas en tiu tasko? Tiuj kaj aliaj demandoj konsistigas la kernan diskuton de nia kongreso!

Plenan kaj ĝisdatan programon bonvolu vidi sur nia retpaĝo!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉