Je la semajnfino de 2a ĝis 4a de septembro ni renkontiĝos en la Esperanto-Stacio en Halbe apud Berlino kaj faros ŝildojn por la stacio.
Ni uzos diversajn interesajn teknikojn por fari kvarlingvajn ŝildojn el ligno kaj vitro kun helpo de vektor-bazita tranĉdesegnilo, farboj kaj vinilfolio. Eblos ankaŭ uzi la maŝinon por krei proprajn ŝildojn kaj artaĵojn, inkluzive de t-ĉemizoj.
Se vi volas sperti ĝuigan semajnfinon en kreema etoso, helpi beligi Esperantan ejon kaj lerni kiel uzi tranĉdesegnilon por realigi viajn projektojn, bonvenon en Halbe!