Amuza konversacio ☆ ĉiuj niveloj - VIDEKUNVENO
13:00 - 15:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Aliĝu al ni por neformala renkontiĝo interrete

Loka

Aliĝu al ni por neformala socia renkontiĝo ĉe la Halifaksa Centra Biblioteko (Pavia Kafejo, ĉefa etaĝo) videokonferenco por ekzerci viajn esperantajn konversaciajn kapablojn kaj renkonti amikajn Esperanto-parolantojn.

Ĉar la Halifax-bibliotekoj kaj kafejoj estas fermitaj pro kronviruso, ni havos videkunvenojn ĉiun dimanĉon anstataŭe. Ne iru al la biblioteko - aliĝu al ni el via domo.

Alklaku ĉi tiun ligon ĉe 13:00 AST por aliĝi: https://meet.jit.si/EsperantoNovSkotio

Vi povas kuniĝi per via Android/iPhone poŝtelefono, aŭ iu ajn komputilo kun mikrofono kaj retkamerao (prefere uzante retumilojn de Google Chrome, Opera aŭ Firefox; Safaro funkcias nur en aŭdio nuntempe). Ni uzas senpagan kaj malfermitkodan Jitsi. Vi ne bezonas havi konton, enigi kodon aŭ vian retpoŝton, aŭ instali iun ajn programon (krom malgranda senpaga apo en poŝtelefono).

Esperanto Nov-Skotio estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri lernado de Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, inkluzive komencantojn.

Niaj eventoj ĉe Duolingo: https://is.gd/DvJXor 
Niaj eventoj ĉe Meetup: https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉