🖥 Reta kunveno de la Esperanto-grupo Freiburg
20:15 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni rete kunvenas per Jitsi por babili.

Kunveno/Evento

Ekde 2020 la tradiciaj lundoj renkontiĝoj en Frajburgo okazis kiel virtualaj renkontiĝoj. Komence per Skajpo, poste per senkosta Zuŭm-konto, poste per la GEAa Zuŭm-konto.

Por eviti la daŭran observadon per artefarita intelekto (AI), ni decidis forlasi Zuŭmon (Zoom).

En majo kaj junio 2025 ni eksperimentis per Senfcall, sed ĝi ŝajnis al ni nenecese komplika kaj ne sufiĉe stabila por uzado per saĝtelefonoj.

Do, ni eksperimentas denove: Ekde julio ni provas Ĵitsi‛on. 

Ĉiun duan kaj kvaran lundon de ĉiu monato (vd. Eventa Servo). Ekde la 20a15 (Berlina tempo = UTC +1)

Se vi jam partoprenis nian kunvenon, vi povas reuzi la ligilon.

Se ne, kontaktu Julia Noe (Julia.Noe @ esperanto.de) por ricevi la alirdatumojn. Prefere petu ĝis 2 horoj antaŭ la kunveno.
Informoj

Julia.Noe(ĉe)esperanto.de

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureJulia Noe

Administranto