Zamenhof-tagoj-2021
Kaj 56-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio

Loka

Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj “Zamenhof-tagoj-2021”, dediĉita al la 162-a  datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝo okazos la 11-12-an de Decembro, 2021 en Kaunas, en salono de la Instrua centro pri nutrajhindustrio kaj komerco en Kaunas  (str. Vilniaus 42 ). La loko estas en malnova urboparto de Kaunas nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo en Kaunas kaj estas facile atingebla de diversaj flankoj. Pro riparado de strato Vilniaus eniro al la konstruajho estas de korto ( strato Kurpių ). Ĉiuj devas havi Eblecpasportojn.

Noktado en hotelo de la Instrua centro ( str. D.Poškos 23 ) kaj eventuale en aliaj lokoj. Manĝado en kafejo de la Instrua centro kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. Partoprenantoj ricevos senpagan tagmanĝon sabate ( la 11-an de Decembro) en kafejo de la Instrua centro. Pro noktado en menciita hotelo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

En la programo:
  1. Solena malfermo.
  2. Prelego de Vytautas ŠILAS „Esperanto-poetoj kaj elstaraj versfarantoj de Litova tero“..
  3. Prezento de la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda en 2022.
  4. Libera tribuno, diskutoj, paroloj.
  5. Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero.
  6. Riĉa butiko de E-aĵoj.
  7. Aliĝo al la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda, Litovio.
  8. Solena fermo.
  9. Eventuale aliaj programeroj.

Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.
    
Malfermo je la 14.45 horo sabate. Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.

Antaŭ la “Zamenhof-tagoj-2021” je la 12-a horo sabate okazos vica la 56-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.

Registrado ĉe enirejo en salonon: 
  1. De delegitoj kaj gastoj de la 56-a kongreso de LEA inter la 9 kaj 11.45 horo sabate.
  2. Nur de partoprenantoj de “ZT-2021” inter la 14 kaj 15 horo sabate.

Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povas veni jam vendrede vespere (la 10-an de Decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj. Vendrede de la 17-a ĝis la 21-a horo en kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj. Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.

Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo  pagi membrokotizon de LEA por 2020, 2021 kaj 2022, aliĝi al BET-56 en Klaipėda    

Kotizo ne ekzistas.

La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita. Tamen ĝis la 6-a de Decembro inkluzive bonvolu informi ĉu telefone  (poŝtelefono +370 611 60402), ĉu rete al adreso  atsanast@gmail.com pri la kvanto de partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de  forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde. Laŭ la sama retadreso kaj telefono Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.

Bonvolu kunprenu  materialojn por E-ekspozicio, E-aĵojn por butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.
   
B O N V E N O N   A L   K A U N A S !
                                                                                                               Organizantoj
​          03.11.2021
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

pjegorovas(ĉe)yahoo.com
Vilniaus 42

Interesiĝintoj

Administranto