Mezgrada internacia E-kurso (B2-C1) por diverslandanoj
La Zoom-kurso je subteno de ILEI okazos plene en Esperanto kaj traktos la temojn, kiuj koncernas nur Esperanton.

Kurso

Post kelkaj tagoj komenciĝas lecionoj en la mezgrada internacia E-kurso (B2-C1), kiuj okazos enkadre de EToSo je la subteno de la Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj/ILEI/ dum 7 monatoj en ZOOM. La lecionoj ekas la 17-an de oktobro 2026. Daŭro de ĉiu leciono ≈ 2 h., unu fojon semajne ekde 12.30 h. (UTC). La kurso traktos nur E-temojn. Fine de la kurso okazos ekzameno kaj ricevo de Atestilo de ILEI. Bv. peti aliĝon retumante al : ekurso26@gmail.com Lecionojn gvidas la instruistino pri fremdaj lingvoj, membro de la Universala Esperanto Asocio, s-ino Tatjana (Georgijevna) Loskutova (multjara sperto de E-instruado en Rusio kaj eksterlande).

Afiŝo B2-C1.jpg 473 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ekurso26(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto
User profile pictureTatjana G. (Rusio)