Dua BAVELO-ekskurso laŭ Glems-mueleja-vojo, ĉifoje de Schwieberdingen al Ditzingen
11:18 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
promenado laŭ la Glems-mueleja vojo laŭlonge de la rivero Glems -ĉi-foje de Schwieberdingen al Ditzigen je distanco de 8 kilometroj

Loka

Post nia lasta sukcesplana ekskurso la 17an de Novembro 2021 de Ditzingen al Höfingen, mi nun emas denove inviti vin nome de BAVELO kaj Esperanto Stuttgart al facila kaj komforta promenado. Danke al 9,00-€-monata bileto mi ĝojus bonvenigi Esperantistojn ankaŭ el foraj regionoj. 

Sabaton, la 30an de Julio 2022, ni – denove trankvile kaj komforte - promenos laŭ la Glems-mueleja vojo laŭlonge de la rivero Glems -cxi-foje de Schwieberdingen al Ditzigen je distanco de 8 kilometroj. Ekirejo kaj finejo de la vojo estas ambaŭ facile atingeblaj per publikaj transportiloj.

Tuj proksime de la stacidomo de Schwieberdingen eblas viziti muelejan butikon de Stumpenmuehle, kie aĉeteblas altkvalitaj muelitaj grenproduktoj kaj bio-produktoj. Laŭlonge de plejparte plata vojo ni povos malkovri pliajn malnovajn muelejojn. Ni piknikos survoje sur kastela komplekso de Nippenburg, kiun ni atingos post facilia, mallonga supreniro. La promenade finiĝos en Ditzingen, kie eblas kune kafumi aŭ vespermanĝi laŭplaĉe.

 Ni renkontiĝos ĉe latrajna-stacio en Schwieberdingen je la 11-a horo kaj 18 minutoj matene. Ekde Korntal per relveturilo WEG RB 47: 11:05 horo; alveno en Schwieberdingen: je 11:18 horo matene. Por aŭtomobilistoj estas ankaŭ senkostaj parkejoj apud la stacidomo de Schwieberdingen.  

La haltejo Korntal facile atingeblas per urba trajno S 6 aŭ S 60 el la direkto Stuttgart tra Zuffenhausen aŭ el la direkto Böblingen tra Renningen kaj Ditzingen. Estas ankaŭ rektaj aŭtobusoj el Ludwigsburg al Schwieberdingen.La ekskurso finiĝos en Ditzingen inter 3:00 kaj 4:00 postagmeze en la centro de Ditzingen. De Ditzingen oni povas preni la urban trajnon (S-Bahn) por reveturi al Schwieberdingen tra Korntal, aŭ daŭrigi rekte ĝis Stuttgart aŭ en la kontraŭa direkto tra Renningen al Böblingen.

 Por pli bona organizado, bonvolu informi min pri via partopreno prefere ĝis la 23a de Julio 2022 sub kunstsprache@yahoo.de Partoprenado estu je via propra risko.


 
Mueleja Vojo_parto2_30.6.22.docx 4,07 {0}
Mueleja Vojo_parto2_30.6.22.docx 4,07 {0}
Mueleja Vojo_parto2_30.6.22.docx 4,07 {0}


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-bw.de
kunstsprache(ĉe)yahoo.de
Hofpfad 1-11

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJanek Bender