En 2021 ni renkontighos rete, anstatau renkontighi surloke en la junulargastejo de la urbo Trier en Germanio, kiel ni origine planis.
Tamen ni volas krom prelegoj kaj diskutrondoj ebligi rete komunan dibochadon, preghadon kaj diservon.
Nia temo estos: La Agoj de la Apostoloj (biblia libro).
Ni planas chiutage renkontighi dum unu horo, vershajne ekde la 20a horo kun ebleco de posta babilado.
Ni petas Vin alighi au per Eventa Servo au che la organizantoj.
Jen la provizora programo:
- Merkrede la 24an de Februaro:
20.00: interkona vespero kun prelego de Ulrich Matthias pri TRIER nia historie richa kongresurbo en 2022;
21.00: GUFUJO, do ebleco de komuna babilado.
- Jhaude la 25an de Februaro:
20.00 horo: enkonduka prelego de Wolfram Rohloff, Germanio al
La Agoj de la Apostoloj: autoro, fono, celo, komponado de la libro...;
21.00: GUFUJO, do ebleco de komuna babilado.
- Vendrede, la 26an de Februaro:
20.00: prelego de Philippe Cousson, Francio:
La paroladoj en la Agoj de la Apostoloj;
21.00: GUFUJO, do ebleco de komuna babilado.
- Sabate, la 27an de Februaro:
20.00: prelego/ diskutrondo kun Wolfram Rohloff, Germanio:
Graveco de virinoj kaj socialaj aspektoj en frua kristanismo;
21.00: GUFUJO, do ebleco de komuna babilado.
- Dimanche, la 28an de Februaro
20.00: Ekumena, reta diservo per Jitsi Meet.
(Eble kun alternativa ebleco, spekti diservon poste ankau per YouTube.)
Ligilo al la Bibliaj Tagoj 2021:
Alternative entajpu che la retpagho
https://meet.jit.sila vortojn:
Bibliaj Tagoj 2021 Retaj
Viaj proponoj estas bonvenaj. :-)
Organizanto:
Germana Sekcio de KELI