🖥 Hispana Landa Kongreso -- Prelegoj kaj Prelegantoj, Informo-horo
20:00 - 21:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĉi tiu informo-horo estas por nunaj kaj eventualaj prelegantoj de la HEF Landa Kongreso inter la 5a kaj 8a de septembro.

InternaciaKurso

En ĉi tiu informo-horo mi respondos al ĉiaj demandoj pri prelegoj kaj atelieroj de la venonta Hispana Landa Kongreso kongreso.esperanto.es, kiu okazos ĉi jare la 5an, 6an, 7an kaj 8an de septembro en la Universidad Laboral.

Kunvenejo, zooma:

https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09 

Pasnumero: 601852

  • Se vi jam listiĝas kiel preleganto, jen via kunveno por informiĝi pri la aranĝo: horoj, kondiĉoj, teknika situacio, ktp.

  • Se vi volas iĝi preleganto, jen via kunveno por proponi kaj eventuale esti akceptata.

  • Se vi scivolas pri la riĉa eduka, kultura, internacia enhavo de la prelegoj kaj atelieroj de la Hispana Kongreso en Cheste (Valencio), Hispanio, jen via kunvenejo.

Prelegantoj:

Duncan Charters, AMO-Seminario, Tonjo del Barrio, Amri Wandel, Laura Brazzabeni, Rubén Fernandez, Viko Manzano, Gabriela Manzano, Raia Androvska, Iván Garcia, Dennis Keefe, Eŭheno Kovtonjuk, Niko Voloshin, Georgo Handzlik, Arno Lagrange, Ana Manero, Ana Montesinos, Ismael Enarque, Santiago Cerveró i Caballero, Maria Adelantado, José Vicente Castillo, La familia de Don Felix Navarro, Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), Antonio Badía, Pedro M. Martín, Olga Bauer Skobieieva.

Kaj se eblas, ni volonte akceptos prelegojn de:  Gari Knorr de EOI, Ite Tytgat, Alex Humet, Alberto Stalin Garrido, Anton Oberndorfer, Pedro Hernández, Josip Pleadin, Rodica Todor . . .

Grava Ŝanĝo: Lastsemajne la Univeristad Laboral de Cheste ŝanĝis siaflanke la interkonsenton rilate la uzadon de Klasĉambro 2 kaj la Manĝejo, forstrekante ambaŭ el ili.  Tio devigas al ni repensi la prelego-programon.  La prelegantoj jam estis informitiaj pri tiu problemo en Informo-Letero 3, sed restas al ni konkretigi urĝan planon, en kiu nun ĉirkaŭ la duono el la prelegoj devas okazi, ekstere, surseĝe, senprokjekciile, sen-ekrane.  Ni esperas povi rehavi niajn petojn de la nuna kontrakto, sed ĝis nun la loka klubo de Cheste, kaj la loka klubo de Valencio ne reagis, kio kreas problemojn por la prelegoj. Mi lasas sube la originalan planon por la prelegoj; espereble la problemo de la ŝanĝoj estos solvita antaŭ septembro.

Bonvolu noti: Estas multe, multe da prelegoj kaj AMO-Seminariaj prezentadoj dum la HEF Landa Kongreso.  Partoj el tiuj prelegoj okazos en Klasĉambro 1 (fakte, la Salonego, kapacito 200), partoj en Klasĉambro 2 (fakte, kuntabla ĉambro tuj apud la studenta manĝejo.  Sed pro la "troo" da prelegoj, multe da prelelantoj faros siajn prelegojn iom pli neformate aŭ en parto de la manĝejo (kapacito 20 eble), aŭ kun seĝoj ekstere (kapacito inter 10 kaj 40, eble).  Kaj iom da prelegantoj faros siajn prelegojn aristotelo-stile, peripatetike (en grupeto de 3, 4, 5 aŭ 6 homoj), promene rondirante la belajn terenojn kiuj ĉirkaŭas la Kongresejon.  Neforgesebla sperto!  Ni esperas, ke multaj prelegantoj volos provi tiujn novajn formojn prelegi -- piedoj, buŝoj, oreloj, mensoj, komprenoj --, kiel faris la greka filozofo Aristotelo en sia Liceo!

Kaj VI?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kongreso.esperanto.es

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureDennis Keefe