🖥 Virtuala Omaĝfesto por Trevor Steele
08:00 - 09:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kun granda ĝojo ni invitas vin al speciala virtuala omaĝfesto honore al Trevor Steele, okaze de lia 85-jariĝa jubileo!

Kunveno/Evento

Virtuala Omaĝfesto por Trevor Steele

Kara Esperanto-komunumo,
Kun granda ĝojo ni invitas vin al speciala virtuala omaĝfesto honore al Trevor Steele, okaze de lia 85-jariĝa jubileo!

Kiam? Kie?
  • Dato: Sabato, la 10-a de majo 2025
  • Horo: 8:00-9:00 UTK (Vi povas ĉiam ekscii la UTK-horon kaj ĝian ekvivalenton por diversaj horzonoj en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC )
  • Loko: Zoom (anstataŭ lia kutima sabata leciono): https://us02web.zoom.us/j/89516672407
    Nur se demandite:
     Kunven-identigilo: 895 1667 2407
     Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Programo
Dum tiu ĉi speciala horo, ni havos oportunon esprimi niajn gratulon, dankon kaj admiron al Trevor Steele, unu el la plej elstaraj verkistoj kaj instruistoj en nia movado.

La programo inkluzivos:
  • Mallongan prelegeton de kara Trevor mem
  • Eblon por ĉiuj ĉeestantoj prezenti gratulojn kaj dankesprimojn al li
  • Liberan tempon por komentoj kaj demandoj pri liaj verkoj, kursoj kaj aliaj kontribuoj al Esperantujo

Aliĝu al ni!
Ĉu vi estas lernanto de Trevor? Ĉu vi ŝatas liajn romanojn? Ĉu liaj verkoj inspiris vin? Ĉi tiu estas perfekta okazo por montri vian dankon kaj dividi viajn pensojn kun li kaj aliaj ŝatantoj.
Bonvolu diskonigi ĉi tiun informon al viaj Esperantistaj amikoj, precipe al tiuj, kiuj konas kaj aprezas la verkaron kaj instruadon de Trevor Steele.

Kun esperantistaj salutoj,
Teamo de EToSo (Esperanto-kursaro Tibor Sekelj), komuna projekto de ILEI kaj IrEA iniciatita de karmemora prof. Renato Corsetti
 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info
mamduhi(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto