Kuna legado de la artikolo el Kontakto pri libroj, propra prezentado de ŝatata libro, babilado pri viaj someraj travivaĵoj, ...
Kunveno/Evento
Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas ĉiujn Esperantistojn el ĉiuj mondopartoj!
Kontakto - Libroj.PNG750 kB Detala programo: 27.08.2025: 20.00 horo Virtuala kunveno per Zoom: 📗Artikolo el Kontakto n-ro 324: Libroj "Legado estas tre grava afero en mia vivo" Unue dum la salutado ĉiu povas prezenti sian Esperanto-vorton de la tago. Poste ni kune legas artikolon el la revuo "Kontakto" n-ro 324: Libroj. La ĝisnuna redaktoro de Kontakto, Karina Oliveira - Brazilo/Finnlando, prezentas kaj rekomendas librojn, kiujn ŝi legis dum la tempo de sia redaktado de "Kontakto". Eble post la kuna legado ankaŭ vi povas prezenti iun libron, kiun vi ŝatis legi dum la pasinta tempo. Se ankoraŭ restas tempo, vi estas invitataj rakonti ion pri viaj someraj travivaĵoj, viaj ferioj, via Esperantumado dum la somero, ktp.
Se vi ŝatas ricevi regulajn anoncojn antaŭ niaj kunvenoj per retpoŝto, bonvolu skribi al hameln@esperanto.de kaj ni enmetos vian retpoŝtadreson en la dissendoliston.