UAI Línguas (ŬAJ Lingvoj) - Plurlingva Renkontiĝo
14:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
UAI Línguas estas granda plurlingva renkontiĝo, kiu okazas ĉeeste kvarfoje jare en Belo Horizonte, Brazilo.

Kunveno/Evento

🌐 UAI Línguas – 16-a eldono: Kunligante kulturojn en Belo Horizonte! 🌎

Venu al plia granda renkontiĝo de la lingvogrupoj de Belo Horizonte! La Societo Esperantista de Minaso (SEM) estas unu el la organizantoj.
Ĉi-foje ni renkontiĝos en la drinkejo Why American Pub.

📆 Sabaton, la 7-an de novembro 2026, de la 14-a ĝis la 18-a horo.

📍 Av. Francisco Sá, 66 – Prado, Belo Horizonte

🎟️ Senpaga eniro ĝis la 18-a horo!

✈️ Vojaĝu tra diversaj lingvoj kaj kulturoj sen forlasi la urbon! Estos konversacioj en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto kaj LIBRAS (Brazila Signolingvo).

⭐ Specialaj avantaĝoj dum la evento: rabatita biero, senpaga bilardo kaj senpaga eniro al la posta rok-muzika programo.

💚Ankaŭ Esperanto ĉeestos!

❤️ Venu babili, praktiki lingvojn kaj konatiĝi kun novaj homoj kaj kulturoj!

P.S.: UAI (prononcata ŬAJ) estas tradicia interjekcio de la brazila ŝtato Minas Gerais, uzata por esprimi surprizon, dubon, miregon aŭ simple por emfazi frazon. Ĉi-foje ĝia prononco koincidas kun tiu de la angla vorto Why, kiu estas parto de la nomo de la drinkejo.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantomg6.wordpress.com
soc.esperantista.mg(ĉe)gmail.com
Av: Francisco Sá, 66 - Prado

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureSocieto Esperantista de Minaso