Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) — 2021
Lando de 70 lingvoj bonvenigas vin!

InternaciaLoka

Datoj: 15–22 de aŭgusto 2021.
Loko: Dagestano, u. Maĥaĉkala, sanatorio «Kaspij».
Temo: «Esperanto en Suda Rusio».
Organizantoj: Rusia Esperantista Unio kaj Inform-analitika centro «Rakurs».

Ĉi-somere nin afable gastigos la montara respubliko Dagestano.
La sanatorio «Kaspij» situas surborde de Kaspia maro, je 35 kilometroj de la urbo Maĥaĉkala kaj je 14 kilometroj de la flughaveno. La sanatorio posedas belan plaĝon, naĝbasenojn, laŭbojn, sportejojn, kafejon.
La partoprenontoj estos senpage veturigataj el la flughaveno ĝis la sanatorio kaj reen.

Programo
Krom kutimaj eroj estas antaŭplanitaj seminario «Esperanto kaj amaskomunikiloj», fotoekspozicio «La mondo de espero», internacia koncerto, poezia vespero, bardkafejo, kvizo «Kion vi scias pri Dagestano?», koncerto de loka ensemblo, konkurso de intelektuloj kaj multo alia, kion kontribuos la partoprenontoj.
Okazos 3 ekskursoj: tra la urbo Maĥaĉkala, al la antikva Derbento kaj Sulaka kanjono.
En la finaj 2 tagoj okazos la vica REU-Konferenco.

Aliĝkotizo
⁃ por REU-membroj — 1300 ₽;
⁃ por ceteraj partoprenantoj — 1500 ₽;
⁃ infanoj ĝis la 16-jara aĝo aliĝas senpage.

Loĝado kaj manĝado
Loĝado duope en 2-loka ĉambro normale ekipita, kostas 2500 ₽ por unu persono por diurno.
Tiu ĉi prezo inkluzivas tri-fojan manĝadon, organizitan laŭ sistemo de «sveda tablo», variaj bongustaj pladoj.
Tiuj, kiuj loĝos pli ol 5 tagojn, rajtas ricevadi senpagan kurortan kuracadon.

Bonvolu plenigi la aliĝilon kaj urĝe ĝiri la aliĝkotizon (1300 ₽ aŭ 1500 ₽) + antaŭpagon de unu diurno de loĝado (2500 ₽).
La restantan sumon por loĝado eblas pagi surloke.
La monon ĝiru al Aleksandr Lebedev:
     karto de Sberbank: 5469 3800 7074 4643
     aliaj pagmanieroj: http://reu.ru/paghoj/pagmanieroj_eo.html
     la retpoŝto: amikko@yandex.ru
     (post la ĝiro nepre skribu al la retpoŝto: kiun sumon kaj por kiu vi ĝiris!)

Redono de la mono
⁃ a) Se vi rifuzos de via partopreno antaŭ la 30-a de julio (16 tagoj antaŭ la aranĝo), ni plene redonos al vi la pagitan monon: la aliĝkotizon kaj la antaŭpagon de la loĝado.
⁃ b) Se vi rifuzos de via partopreno la 30-an de julio aŭ poste, tiam la antaŭpago de unu diurno de loĝado ne redoneblas. Kaj plej verŝajne ne redoneblos ankaŭ la aliĝkotizo (redonon de la aliĝkotizo eblos trakti nur post fino de la aranĝo kaj nur se la organizantoj ne havos deficiton).


Kiel veturi
La urbo Maĥaĉkala atingeblas fluge, trajne, buse.

Ekzistas rektaj flugoj al Maĥaĉkala el Moskvo, Sankt-Peterburgo, Surguto, Ĉelabinsko, Ufa kaj kelkaj aliaj urboj.

Ekzistas la jenaj rektaj trajnoj al Maĥaĉkala kaj reen:
⁃ Moskvo — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Rjazanj, Tambov, Saratov, Astraĥanj kaj aliajn);
⁃ Sankt-Peterburg — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Tverj, Moskvo, Tula, Voroneĵ, Rostov-na-Donu, Armavir...);
⁃ Tjumenj — Maĥaĉkala (traveturas la urbojn Jekaterinburg, Ĉelabinsk, Ufa, Samara, Saratov, Astraĥanj...).

Bonvenon al gastama Dagestano al nia tradicia landa aranĝo
Rusiaj Esperanto-Tagoj — 2021!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj