🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-9. Ludmetodoj en origamio: pupteatro
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero - 9. Ludmetodoj en origamio: pupteatro

InternaciaKurso

En tiu ĉi ateliero ni konatiĝos kun la sekretoj de origamia pupteatro kaj kun diversaj tipoj de pupoj : fingraj, bastonetoj, marionetoj, pupoj de teatro de ombroj. Unu el ili povas “paroli”, aliaj – moviĝi, danci... Ni pridiskutos la principojn de organizo de sceno por pupteatro, (inkluzive la teatro de ombroj) kaj faldos kelkaj pupojn: fingrajn, parolantajn, moviĝintajn...

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 ĝis la 21.00 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 18.10.2020

 Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj

Dosieroj
Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Partoprenontoj

0

Administranto