Esperanto-Atelieroj: dokumentfilmo Window to the world: an Esperanto journey
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Prezento de la agado en Ĝogaraĝo pri Esperanto, inkluzive de dunivela kurso

Loka

La Esperanto-Atelieroj en Ĝogaraĝo komenciĝas denove! Komence de ĉi tiu vespera programo, estos eventoj malfermaj al ĉiuj, en la angla, sendepende de la volo lerni la lingvon, kaj kurson por scivolemuloj, je du niveloj: komencantoj kaj progresantoj. Ni prezentas la Esperanto-fenomenon -- lingve kaj kulture -- post kuna spektado de la Esperanto-dokumentfimo kiun Ida van Koolwijk reĝisoris kiel finan disertaĵon en Vidantropologio en la Universitato de Amsterdamo. Poste venos prezento de la kurso.

Ekde junio 2005, Ĝogaraĝo estas aŭtonoma domokupita politika socia centro, kunvenejo kiu situas en la kvartalo Transvalo, en la orienta parto de Amsterdamo, por domokupantoj kaj nedomokupantoj, sensubvencia, senprofita, memorganizita kaj tute gvidata de volontuloj. Novaj vizaĝoj, novaj projektoj estas tre bonvenaj, alportu viajn proprajn ideojn, kontaktu nin.

Pordoj malfermiĝas je 18:00 lokan horon, prezento ekde 19:00.

joesgaragepretoriusstraat43amsterdam.jpeg 18,8 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj