La juĝkomisiono
Grabowski anoncas specialan
konkurson por gejunuloj, kies aĝo ne superas 25 jarojn (en la 1-a de januaro 2021), kun la temo
"La dudekaj jaroj, alia mondo?".
Konkursaĵoj povas esti
literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo,
neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo.
La komisiono povas aljuĝi unu
monpremion kaj ĝis tri
honorajn menciojn.
Ĉiu konkursanto povas partopreni per
ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la sekretario de la komisiono <
komisiono.grabowski@gmail.com>
antaŭ la 30-a de septembro 2021.
Regularo pri la fondaĵo "Antoni Grabowski":
https://uea.org/teko/regularoj/regularo_fondajho_grabowskiLegu pri Premio Grabowski en la E-Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Premio_Grabowski(ĝisdatigota!)