Kurso, Novstila, kiu baziĝas sur la priparolado de Emoĝioj.
Kurso
Emoĝio-Lando, Nova Kurso por Eŭropanoj, Nivelo B1,B2 (lernantoj), C1, C2 (instruantoj)
Se vi parolas lingvon de Eŭropo kiel la francan, hispanan, anglan, germanan, polan, ktp, vi povas uzi ĉi tiun kurson por babili iomete pri temoj kiuj rilatas la emoĝio-sistemon de via poŝtelefono.
Ĉi tiu ĉiusemajna kurso utiligas, kiel bazon, la emoĝiojn kaj mienetojn kiujn oni kutime uzas por aldoni nelingvajn komentojn kaj reagojn en la sociaj medioj.
La kurso uzas la Valencian Metodon, metodon en kiu gelernantoj trairas longan serion da demandoj al kiuj la partoprenantoj respondas. Ĉio estas en Esperanto.
Specimena materialo, Leciono 11, troviĝas sube. Tio estas parto de la leciono, la skribitaj demandoj. La alia parto konsistas el diversaj demandetoj kiujn la kursgvidanto starigos al vi.