Priskribo de la prezentaĵo: Luigi Pirandello (fama itala verkisto), eterna Nobel-premio: inter fragmenta identeco kaj la nova limo de Esperanto. La graveco traduki ĉefverkojn de landa literaturo en Esperanton. Unu, neniu kaj cent mil de Luigi Pirandello (traduko de Carlo Minnaja) kun “reading”
Pri la Prezentanto: Mi devenas el Italio, estas instruistino pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto. Mi doktoriĝis en fremdaj lingvoj kun eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj poste en italaj beletroj. Mi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj mi bone regas ankaŭ la francan. Ekde 2023 mi estas prezidantino de Itala Esperanto Federacio kaj ekde 2021 Ĝenerala Direktoro de Itala Instituto de Esperanto, kie mi aktive laboras por organizado de kursoj kaj ekzamenoj de nia instituto (nivelo A2-B1-C1). Mi instruas Esperanton ekde 1990 kun kursoj ankaŭ en lernejoj. Mi nun instruas ankaŭ rete.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj