La Grupo Esperantista de Bilbao kunmemoros la naskiĝdatrevenon de Zamenhof en sia sidejo (Barrencalle Barrena, 7-1º dcha. - Bilbao).
Ni kunvenos, je la 19:00 horo, la sabaton 17an de decembro.
Post mallonga prelego kaj sekvontaj demandoj kaj komentoj, ni kuniĝos ĉirkaŭ tablo plenplena de la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj alportitaj de la ĉeestantoj por daŭrigi la interparoladojn kaj interkonatiĝojn.