Unesko-Kuriero – La Kurso
Reta senpaga kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2024 - 4.
Reimagataj Muzeoj (Elŝutu ĉi tie:
Revuo UNESKO-Kuriero, 2024 - 4). Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.
La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero. Via nivelo de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.
Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en januaro, ni priparolos la numeron 2024 - 4 de la Kuriero, kies temo estas
Reimagataj Muzeoj. Vi povas elekti artikolon nun. Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com.
Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena. Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.
Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo. Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 18an de januaro, 2026. Dum la januara kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de februaro.
La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 18an de januaro, 2026:
1) Dennis Keefe (Hispanio):
Memfotado en muzeoj: iom pli ol spegulo. Paĝoj 11 - 13. Verkita de E. B. Hunter. Esperantigita de Pablo León (Argentino)
2) Claudia Maggi (Italio):
Ni povus esti enirantaj post-veran mondon. Paĝoj 40-43. Rumman Chowdhury, intervjuita de Anuliina Savolainen. Esperantigita de Ursula Grattapaglia
kaj Alejandro Cossavella (Brazilo).
3) Aranka Laslo (Serbio):
Vojaĝado tra la tempo kaj korpremaj rakontoj. Paĝoj 9-10. Verkita de Hannah McGivern. Esperantigita de Orlando Raola (Usono).
4) Ĉu vi?