Lingva Laboratorio de Esperanto por Meznivelaj Lernantoj
La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.
Gravaj Klarigoj:
Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto pri la Esperanto-movado, ĝiaj novaĵoj aŭ aliaj nespecifaj temoj. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.
Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoli la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.
Kio estas la celo?
Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.
Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.
Aliĝo kaj Detaloj:
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!