🖥 Interlingvitikaj studoj
14:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Diskuto

Kunveno/Evento

 Kiaj estis la lastaj Interlingvistikaj studoj en Poznano? Kion la studado alportis al ni? Ĉu indas renovigo de la studprogramo? Omaĝe al internacia tago de instruistoj iamaj gestudentoj kaj geinstruistoj diskutos pri la lasta IS en Poznano.

Gvidos Milan Kolka
Lingvo: Esperanto

La programo estos registrata.

La renkontiĝo okazos rete per Jitsi.  Jen la ligilo: https://meet.jit.si/moderated/43f7d1610134c4b80b45e5560715ace9e1916f8261e962d99dea0449e8962abd. Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉