Lingva Evento estas ne-Esperantista aranĝo kiu iel rilatas fremdajn lingvojn, kaj en kiu Esperantistoj povas ludi rolon, varbi, informi pri Esperanto, malkovri novajn gelernantojn. Ekzemploj: Lingvaj Festivaloj, Lingvaj Foiroj, Poliglota Konferenco, Fremdlingva Kongreso, Poemo-Legado, Traduko-Konkurso, Prelego-Evento, Lingvo-Debato, Kantado-Konkurso, aliaj konkursoj por la publiko, ktp.
Ĉu vi volas starigi ian lingvan eventon en via urbo, en via kvartalo, en via lernejo, en via universitato? Kelkaj el la demandoj al kiuj mi respondos por via konkreta kazo estos: Kie organizi la eventon? Kiam? Kiujn inviti? Kiajn partnerojn serĉi? Kio pri budĝeto kaj elspezoj? Kiel trovi novajn lernantojn de Esperanto. Kiel venigi ĵurnalistojn, radion, televidon.
Kunveno-Numero: 944 5202 1139
Pasvorto: eventoj
Dennis Keefe