🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: UNESKO, historio, rezolucioj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kio estas, kion faras UNESKO? Kiel la Esperanto-movado rilatas al ĝi?

InternaciaLoka

Kion vi scias pri UNESKO, pri ĝia historio kaj nuntempo? Ĉu ĝi faras bonan, utilan laboron? Kiel la Esperanto-movado rilatis, rilatu al ĝi? Ni ofte aŭdas pri UNESKO-rezolucioj. Kiun rolon ili havas, ĉu ili gravas?
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2025 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto