Parzival’ dediĉis sian tutan vivon al la batalo por paco kaj protektado de la klimato. Li estas konata svisa artisto, kiu per sia bruta arto ofte provokas. Lia tuta domo plenas je desegnoj, fotoj, flugfolioj kaj aliaj artverkoj, kiujn Parzival’ dum sia longa vivo produktis. Parzival’ invitis diversajn ŝtatestrojn lerni kun li Esperanton por uzi Esperanton kiel senarmiga lingvo. Li estas konvinkita ke pacoplano povas nur sukcesi, se ĝi estas negociata en la Monda Senarmiga Lingvo Esperanto. Dum tiu evento vi povas konatiĝi kun la artisto, renkonti geamikojn kaj kunporti geamikojn, kiuj deziras frandi Esperanton.